|
Paĝo | 1 | |
|
Soneto pri azia urbo
irante de ponto al ponto oni vidas ke Venecio estas simila al Azio kaj tio ĉi ne estas honto
reciproke – estas kvalito tre bona ĉar homoj miksiĝas kaj per miksado kompreniĝas kontraŭ perforto kaj milito
apud la venecia bordo regas diversspeca konkordo sendepende de registaroj
venas ĉi tie nuptaj paroj ĉar la venecia feliĉo sonas kiel kriĉo pri riĉo
Venecio, la 8-an de oktobro 2012 Jan Stanisław Skorupski |