Soneto pri bela insulo

» Ischia (legu Iskja) - insulo
esperanta nomo Iskio
la plej bela en Italio
belega en ĉiu angulo

ĉe la akvodukto Pilastri'
troviĝas multloĝeja domo
de Raffaele Marna nomo
taŭga por Esperantmastri'

la kostoj estas minimumaj
nur naŭcent eŭroj por monato
kun raraj bongustoj konsumaj

li invitas nin en junio
kaj julio - l' suno klimata
Iskion kreas al Sunio



Zuriko, la 1-an de aprilo 2019