Portalo de Plezuro
     
Festa etoso sur la duoninsulo Bauschänzli en Zuriko (Foto Jan Stanis³aw Skorupski)
Soneto pri festa etoso

aŭgusto komenciĝas feste
en Svisa Konfederacio
l' sola rekta demokratio
sur la mondo agas traveste

ni promenis de la haveno
kaj mia edzino proponis
"ni eniru!" - muziko sonis
sur la placo de l' tancfesteno

oni povas tie ekzerci
la sociajn eksperimentojn
sed antaŭ ĉio sakre ŝerci

jes - fantomo apud fantomo
ni perdis baldaŭ ĉiujn sentojn
kaj foriris al nia domo

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko Bauschänzli, la 31-an de julio 2010







» Sonetciklo tempe frivola