Soneto pri hereda lingvo

oni diskutas pri la kazo
kiu nur povus esti grava
se Esperanto estus brava
ĉie uzata kun ekstazo

lingvo naskiĝis en Pollando
(sur la pola teritorio
apartenanta al Rusio)
sen iu kroma propagando

pro tio kulturheredaĵo
apartenas al la nacio
en kiu ekestis kreaĵo

ĉiu verko per valoraĵo
kaj sia uzebla funkcio
fariĝas mondproprietaĵo


Zuriko, la 22-an de novembro 2014

» Nacihereda kaj mondproprieta lingvo
» Tagtage Novembro 2014
» Tagtage Novembro 2014
» Aventurismo