Portalo de Plezuro
     
Bona loko por Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno - preskaŭ Babelo (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto pri hofburga manko

ĉu Esperanto el Hofburgo
estis intime forpelita
kaj aliloke kaŝigita
scias nur aŭstra demiurgo

iam en ekscelenca loko
sugestiĝis Internacia
Esperanto-Muzeo scia
kaj nun restas de ĝi nur moko

oni ne bezonis viziti
ĝin por senti certan sugeston
ke pri ĝi ne povas heziti

la translokiĝo eĉ amplifa
haltigis hazardan digeston
l' muzeo estas malsignifa

Jan Stanisław Skorupski
Vieno, la 13an de septembro 2010


Vienaj eventoj de unu semajno:
» Kahlenberg
» Na zdrowie
» Vindobona
» Literaturmaratono
» Sonetciklo tempe frivola