Soneto pri iama loko

denove en la sama loko
ĉe Giardini (legu Ĝardenoj)
troviĝas bordoj de havenoj
por ŝipoj de l' kruda epoko

bedaŭrinde de la fenestro
oni vidas nur sapujaĉojn
(alie komprenu jaĥtaĉojn)
de imponuloj por sekestro

feliĉe de tempo al tempo
navigas tre belaj velŝipoj
kaj malaperas sapa trempo

pro ĝi eĉ la pinioj falis
restis nur por memoro ŝtipoj
amplekso de l' portalo malis


Venecio, la 13-an de septembro 2014






» Giardini


» Venecio