Soneto pri infera truo

aktoroj kvankam amatoraj
ludas pli bone ol fakuloj
alivorte profesiuloj
ĉiuj ludoj estas fervoraj

"HöLLOCH" kaj "Helferajtheater"
ne povas esti tradukebla
la infera teatro ebla
sed ĝi ne estas aprobata

tri evangelianaj pastroj
estas aŭtoroj de l' spektaklo
krom ili ŝajnas esti mastroj

vortoj muziko dancoj kantoj
ĉio kune estas mirakloj
ankaŭ vestoj de la ludantoj


Zuriko, la 23-an de oktobro 2021

» Infera truo (Foto JSS)