Soneto pri la karnavalo

kardinalo Angelo Scola
vizitas preĝejon Bragora
dum daŭras karnavalo mora
partopreno estas memvola

de Veneto al Vatikano
jam kelkaj iam translokiĝis
ĉar ili ĉi tie sanktiĝis
eĉ la Dudek Tria Johano

veneciaj karnavalistoj
kun monakoj kaj sacerdoto
malkondutis kiel remistoj

ĉu patriarko havas ŝancon?
certe jes - laŭ ĝisnuna kvoto
li povas atingi avancon!


Venecio, la 20-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj