|
Soneto pri la kata tombo ni venis al Zweisimmen-kato tamen neniu nin invitis sinjoro Turtschi nin ekscitis "l' kato dormas sub l' roza plato" nin iritis ĉi tiuj rozoj pro malkonformo al sovaĝo sed nun konvenas al omaĝo pri la kato kun viglaj pozoj nun la kata tombo ne ĝenas sed eĉ provokas al rideto la rememoroj tuj alvenas kun via truo en orelo hop nia amata kateto inter steloj en la ĉielo Zweisimmen, la 14-an de aŭgusto 2014 » Zweisimmen - Balkonia 2014 » Sonetoj diverslokaj tempe » Soneto pri Zweisimmen-kato » Soneto denove kun kato » Sonetoj postsonetadaj |
|
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |