Soneto pri la kotistino

atendante mian edzinon
kiu iris aĉeti kartojn
por plibonigi niajn fartojn
mi admiris la ludistinon

ŝi ludis la japanan citron
ĝi japane nomiĝas "koto"
esperante estas komploto
faranta kontraŭan ĉapitron

la kotistino ludis vigle
svingante ruzece per fingroj
tuŝetante la kordojn stringle

la edzino Barbara venis
kaj aliĝis al la admiroj
ni la nomon "koto" eltenis


Venecio, la 17-an de aŭgusto 2021





















» Kotistino en Venecio