Soneto pri laguna parko

Riva Dei Sette Martiri
aspektas belege sen budoj
kaj sen distraĉe laŭtaj ludoj
pri trankvilo devis ni miri

ni rigardas tiun bulvardon
tra fenestroj de la loĝejo
ankaŭ vintre estas verdejo
Garibaldi plenumas gardon

Giardini signifas ĝardenoj
vere estas laguna parko
Arsenale - artaj terenoj

en Giardini kaj Arsenale
memoru pri tiu rimarko
artistoj agas bienale


Venecio, la 11-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj