Soneto pri lingva zumado

plurlingveco ĉie dominas
Venecio zumas tutmonde
kaj ne nur ĉe laguno onde
ĝi urban vivon determinas

indiĝeno sentas fremdecon
kaj tuj kun mi angle parolas
ne demandante ĉu mi volas
mi uzas laman italecon

post kelkaj frazoj mi komencas
paroli kun li esperante
ofendi lin mi ne intencas

efekto - li eksilentiĝas
klarigado miskomprenante
post unu minuto finiĝas


Venecio, la 17-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj