Portalo de Plezuro
     
Najbaroj de diversaj lingve regionoj klaĉas en la apuda kafejo HENRICI pri nia renovita freŝe domo (Foto JSS)

Soneto pri lingvaj parioj

alia aŭ fremda – ne gravas
ĉar tiun lingvon mi ne sentas
eĉ se mi klare argumentas
uzante ĝin mi ofte bravas

la angla ankaŭ min timigas
estas horora temp-blasfemo
tiu anglicisma dilemo
kun parol-parioj min ligas

ĉiuj nacilingvaj paroloj
profesiaj kaj regionaj
miskomprene ŝajnas malbonaj

en imperio de idoloj
velkos angle lingva konsento
eĉ se imponas por momento

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 29-an de junio 2009





» Miaj diverslingvaj libroj
» Aventurismo