Soneto pri mandarinanoj

kafeja domo MANDARINO
do ĝiaj gastoj zurikanoj
povus esti mandarinanoj
laŭ esperantista difino

du senjoroj geedza paro
inter ili juna lernanto
tre diligenta komprenanto
de la esperanta klaĉaro

se kunvenoj fariĝos moro
tiam agrabliĝos enhavo
kun humuro aŭ kun humoro

je esperantista prestiĝo
ekscios la tuta enklavo
pri mandarina renkontiĝo


Zuriko, la 30-an de oktobro 2014



» Mandarina babilado junie


» Mandarina babilado oktobre


» Sonetoj diverslokaj tempe