Soneto pri naciecfako

mi volis esti ĉiam polo
sed pro manko de kompromiso
silente mi ekestis sviso
kaj tuj ŝanĝiĝis mia rolo

de nacieco al fantomo
ĉar se oni pri mi parolas
oni ofte ŝerce petolas
"der Pole" - "la polo" sen nomo

en la rubriko "profesio"
mi skribas "polo" kun intenco
sen iu verkista misio

objektoj sur mia piano
diras pri alia tendenco
"malpreciza familiano"


Zuriko, la 6-an de Majo 2014




» Tagtage




» Aventurismo