Soneto pri naturdetruo

oni informis min letere
ke la centjaraĝaj tilioj
sur l' tombejo de l' familioj
estis dehakitaj danĝere

permeson donis sacerdoto
de li detruita naturo
atestas pri lia kulturo
kaj pri li kiel idioto

okazis tio en Pollando
en l' vilaĝo nomata Lunoj
arbojn hakis l' ĥoĥola bando

Dion kredanta kanajlaro
por vi alvenas diaj punoj
ĉar vi agas kontraŭ homaro


Zuriko, la 1-an de aprilo 2019

» La detruita tombejo -
fotis Tomasz Protokowicz

Komentario pri la soneto
Antaŭ 63 jaroj precize, la 1-an de aprilo 1956, estis Pasko kaj inspirita de mia patrina avo Andrzej Bednarski mi skribis en la vilaĝo Lumoj mian unuan, premiitan en Varsovio poste, desegnpoemlibreton; nun en tiu ĉi datreveno mi devis skribi bedaŭrine la soneton pri naturdetruo, kiu okazis en la sama vilaĝo.