Soneto pri nebula spaco

hispana lerneja flagŝipo
Juan Sebastian de Elcano
ne povis navigi laŭ plano
pro nebulo laŭ la principo

ankaŭ ni ne povis atingi
la mardan foiron en Lido
pro tiu nebula hibrido
kiu ĉiujn scipovas stringi

maristo plenumanta vaĉon
klarigis nin pri la heroo
de l' ŝipnomo - mi fotis haĉon

nebulan kiu tre densiĝis
kaj sendepende de l' vetoo
la vetero tuj ne ŝanĝiĝis


Venecio, la 8-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj