Soneto_pri_plafona_senco

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri plafona senco

 

mi serĉis sencon sur plafono

inter tri fenestroj kaj planko

sed ne venis nigro sur blanko

nur de febla koro admono

 

spiro profunda sonis lante

dum mi atendis por inspiro

kaj vana estis mia miro

eĉ se menso agadis hante

 

poste sur via Garibaldi

okazis puluma foiro

eĉ infanoj povis marĉandi

 

la edzino aĉetis ŝtonojn

kaj faris je mia admiro

belajn koliojn – pendaĵkronojn

 

Venecio, la 30-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com