|
Soneto pri renovigado Benedikt Müller min masaĝis dum pli ol la tuta semajno okazis mia saniĝgajno ĝis mi al Veneto vojaĝis mi restas por li tre dankema ĉar li havas la energion kiu superas falangion pereis loko dolorema aŭdante pri iskiatiko mi ne povis senti doloron ĉar ne sufiĉas komuniko nur tiam se venas malsano oni komprenas metaforon se malfermiĝas terurkrano Venecio, la 29-an de aŭgusto 2016 » Sonetoj postsonetadaj |
|
©2016 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |