Soneto pri la savita arbo

nulo tri nulo tri nulo tri
ĉi tiu dato sur la fotoj
informas pri punaj komplotoj
kontraŭ naturo kaj temas pri

betonigado de radikoj
de la arbo sur unu korto
mi fotis la kazon sen vorto
por miaj denuncaj indikoj

al Grün Stadt Zürich - la firmao
kiu zorgas pri urbverdaĵoj
rezulto - betonrub-balao

danke pro malbetonigado
savita arbo per novdraĵoj
atestas pri verda agado

Zuriko, la 3-an de aprilo 2011
» La savita arbo
En la jenaj fotaroj kiel sube oni devas malfermi la unuan foton kaj kliki la supran signon rekte de la paĝo (du apikaj streketoj kun sageto) - daŭre rigardi nekstajn bildojn sen klikado
» Tiuj fotoj savis la arbon
» La savita arbo
» La savita arbo
» Turto
» Aventurismo (kun sonetcikloj)