|
Soneto pri subparnasismo tute hazarde mi surtretis la paĝon pri literaturo en vikipedio - teruro kaj farso sed mi ne obĵetis sur parnaso nur geniuloj tute mankas klasoj modestaj ĉar verkistoj estas honestaj kaj oportunaj maniuloj mi pripensis al kiu grupo oni povus min klasifiki kun la laste silaba ŝtupo aspektas simple vorta sfero nun oni volas ĝin kompliki sed estas malgrava afero Zuriko, la 4-an de aŭgusto 2014 » Sonetoj diverslokaj tempe » Sonetoj postsonetadaj |
|
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |