Soneto pri svenanta lingvo

de nacia al Esperanto
tradukoj okazas uzeblaj
sed reciproke estas feblaj
efektoj similas al hanto

miajn verkojn oni tradukis
de la pola lingvo precipe
escepto - Gerd Bussing principe
"do, ut des" germane kondukis

en "Gedichte von Kunst und Liebe"
troviĝas traduka spirito
de arto transformita skribe

aliajn traduksimilaĵojn
mi komentas je inkognito
ĉar ne ĉiuj ŝatas mankaĵojn


Zuriko, la 12-an de februaro 2014









» Aventurismo