Soneto pri tomboj en Lunoj

la unuan novembran tagon
ĉiuj polaj tombejoj flamas
per sanktaj fajroj kaj ornamas
rememore mortintimagon

memoro devas esti bona
afliktoj okazas intime
plendojn oni traktas estime
silento ne estas admona

eĉ familioj kverelemaj
ĉe tomboj de familiaroj
fariĝas milde toleremaj

en Księżyce (signifas Lunoj)
ŝtonoj grandaj kiel altaroj
povas atesti pri fortunoj


Zuriko, la 1-an de novembro 2016

» 2016-11-01

» Sonetcikloj