Portalo de Plezuro
     
Mia fenestra loko en la varma apudlaga zurika kafejo (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto pri torto spegule

post la granda entuziasmo
venis pli granda disreviĝo
pro tute perdita prestiĝo
de GLOBUS kun torta marasmo

se homoj ne estis kontentaj
birdoj manĝis ĝin tre volonte
mi fotis batalon surponte
kazoj sur akvo estis tentaj

fine entute frostigita
mi trovis ĉelagan kafejon
kaj eliris surprizigita

Muzeo Bellerive spegule
montris kronjuvelan lampejon
tiel la torto gustis brule

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 18-an de decembro 2010






» Torto spegule
» Sonetciklo tempe frivola