Soneto pri unu sandolo

multaj aŭdis jam pri gondolo
vidis ĝin aŭ per ĝi veturis
dum la gondolisto murmuris
sed nur malmultaj pri sandolo

jen la malgranda diferenco
sandolo estas same bela
kiel gondolo tamen pela
pli rapida en konkurenco

en la tempo antaŭmotora
funkciis ĝi kiel taksio
kompreneble en Venecio

ĉitempe restas tre valora
por historia refleksio
kun sandolista ambicio


Venecio, la 31-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj