Portalo de Plezuro
     
Soneto pri verkistoj sorte - skribita post la filma spektaklo kun verkisto Peter Bichsel                          (Foto Jan Stanisław Skorupski)
Soneto pri verkistoj sorte

ili estas certe verkistoj
ĉar ili mem pri tio diras
sed pri verkoj neniu scias
eĉ se ilin trovas sur listoj

tre ofte estas reciproke
ke verkoj kovras la aŭtorojn
diskutoj elvokas fervorojn
parte aplaŭde parte moke

Shakespeare - eĉ sciencistoj dubas
ĉu li entute iam vivis
liaj dramoj ĉiujn sukubas

pri Heidi parolas infanoj
kun ŝi oni landon kultivis
Johanna Spyri - sen peanoj

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 16-an de marto 2010


» Hirzel - naskiĝvilaĝo de Johanna Spyri - somere
» Hirzel - naskiĝvilaĝo de Johanna Spyri - vintre
» Sonetciklo pri diversecoj