Soneto_pri_vina_festeno

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri vina festeno

 

en Sant’ Erasmo oni festis

amase rikolton de vino

en la preĝejo kun destino

monsignore guston sugestis

 

de grandegaj kuvoj verŝado

al boteloj poste vendataj

freŝaj vinoj – mostoj nomataj

diversdolĉaj laŭ kultivado

 

daŭris simpatia etoso

ĉar italoj estas gastemaj

malgraŭ eta ŝipa kaoso

 

ni revenis al Venecio

dum partiaĉaĵoj problemaj

jam finiĝis sen emocio

 

Venecio, la 7-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski

 www.skorupski.com