Soneto_pri_volo_kaj_devo

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri volo kaj devo

 

mia edzino nur hobie

okupiĝis pri ornamaĵoj

pro amasrevo por artaĵoj

ŝi devas agi profesie

 

stelojn malkovris amatoroj

iam kaj nun ĉar ili volis

dumtempe kun ili petolis

astronomiaj profesoroj

 

simple aspektas diferenco

tiu volas kaj tiu devas

en volo troviĝas potenco

 

eĉ se mi pli ol ĉiuj verkis

mi donas sed mi ne ricevas

pro tio mi multe ne ĉerpis

 

Venecio, la 19-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com