Soneto_pro_de_tro_sencele

Paĝo | 1 |


 

Soneto pro de tro sencele

 

Venecio havas ĉion tro

tro da homoj tro da turistoj

tro da arto tro da artistoj

tro da tro kaj ankaŭ tro da pro

 

pro belega arkitekturo

pro kanaloj anstataŭ stratoj

pro historiaj akuratoj

pro nenie trovebla turo

 

tro kaj pro iras paralele

unu rezultas de la dua

kaj por ĉio ŝajnas kongrua

 

oni povas vagi sencele

tuj celo okazas fluktua

sed neniam estos enua

 

Venecio, la 27-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski 

www.skorupski.com