|
Soneto rilate kun gusto tamen okazis ke lastfoje en Le Vignole estis manĝo sen neniu menua ŝanĝo eĉ kun danca amaso ĝoje du servantoj Fabjo kaj Kolo tuniziano kaj kroato ambaŭ kun afabla formato ĉiam ĝusta laŭ gasta volo hazarde dum la veturado ni renkontis gekonatulojn kaj tuj ekestis babilado ne pri iama tempoperdo bezonanta ofte gratulojn sed pri Le Vignole kun verdo Venecio, la 25-an de septembro 2016 » Venecio |
|
©2016 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |