Soneto sen iama garno

la insulo estas la sama
sed la etoso jam alia
kiel antae idilia
tamen mankas garno iama

la racio ne por envio
sur Le Vignole "tratorio"
esperante restoracio
fermita ne pro pandemio

la posedanto de la grundo
decidis fermi la terenon
kaj finiĝis manĝa abundo

nun oni devas veturadi
por fari aĉetentreprenon
kaj poste hejme kuiradi


Le Vignole, la 18-an de augusto 2021






» Le Vignole Giudecca 2021
» Le Vignole
» Le Vignole