Soneto survoja al Lido

jam ne plu vivanta doktoro
klarigis min kio okazas
se homo tro ofte emfazas
laŭ karaktero ne laŭ moro

li min kuracis malsaniĝis
tuj poste mortis kvankam certe
oni zorgis pri li averte
per metodoj kiuj famiĝis

refleksioj venis survoje
al Lido tutcerte la sama
bedaŭre pli triste ol ĝoje

povas esti ke venontfoje
la vojaĝo ne estos drama
frazoj ne sonos paranoje


Venecio, la 1-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj