Soneto tempa kun eraro la plej granda viv-aventuro SONETADO jarcentkvarona ne kaptos ĝin viruso krona ĉar odoras per ĝi naturo tempo sorbis miajn sonetojn kaj fluos kun ili eterne eĉ se mi perdiĝos konsterne ĝi faros novajn interpretojn kopioj en bibliotekoj dormetas en nobla silento por esti trovaj post jardekoj ilin ne venkas "Error 500" ĝi ilin kovras por momento restas provoko por memorsent' Zuriko, la 14-an de februaro 2021 |
||
©2021 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |