Portalo de Plezuro
     

Aventurismo

 

Aventurismo

Iam, antaŭ multegaj jaroj, kiam mi loĝis en la Malnova Urbo de Varsovio, ĉiuj en mia ĉirkaŭaĵo havis iujn ismojn kaj mi ne, do, mi provis elpensi mian propran ismon kaj tiel ekestis aventurismo, kiu poste de la kabareta formo transvolviĝis al la tute serioza vivmaniero, de la arta akcio al eĉ ne nur propra filozofio, celanta al la konstanta ŝanĝo de la ideoj, fakoj kaj medioj, tio signifas ankaŭ ripozadon de la antaŭa per la sekvonta laboro, sen libertempado; tiamaniere AVENTURO fariĝis la viva ĉefrimedo kun verkado kiel efekto de tiu ĉi vivemo, kiu ne estas facila, sed agrabla, ĉar mi povas sentiĝi libere, kvankam ne tute sendepende – kiel ege sociala homo, mi devas min adapti al multaj socioj, en kiuj mi tre volonte restadas, tamen neniam imitante ilin, sekvante mian propran penson, senideologie, tio signifas senisme, eĉ se aventurismo estas ankaŭ ismo, sed mi garantias, ke estas vere senisma ismo, pro tio tute ne estas danĝera por aliaj homoj, bestoj kaj entute por naturo; aventurismo estas ekologie pura, krom tio kultura.

» Stanisław Mandrak INTERVJUO


Konkoj
de Jan Stanisław Skorupski,
akompanas
Witold Czajkowski

©2003 Jan Stanisław Skorupski (jss@skorupski.com)
www.skorupski.com
design Kilu