Portalo de Plezuro
     

Barĉo sarmata (JSS))







Barĉo sarmata (JSS)







Barĉo sarmata (JSS)

Barĉo

***

SONETADO

***

Similaj paĝoj: "Co...?" kaj "Was...?"

***

www.skorupski.com

***

Борщада

***

Борщада

***

BARĈADO

(la barĉa balado
kun du refrenoj)

Enverŝi
buljonon
kun vinagro,
sukero,
salo, pipro,
laŭguste,
en la grandan poton,
kie oni subrostis butere
fajnajn cepojn.
Enmeti
partigitajn tomatojn
kaj ete tranĉitajn
ruĝajn betojn,
enĵeti bendon de petroselo
kaj kuiri
sentume do ĝuste.

Ni kuiras barĉon ruĝan,
burĝigitan kaj rifuĝan.
Barĉo estas aŭ sarmata,
aŭ nur ploretariata.

Subfriti sur la pato
kubformtranĉitan ŝinkon
kun bov-viandaĵo,
pesi frazeolojn,
karotojn,
pomojn
kaj brasikajn foliojn ŝiri.
Enĵeti ĉion al la potego
kaj kun laŭra odoro kuiri,
verŝi ruĝan vinon,
surŝuteti
per anet-petrosela verdaĵo.

Ofte flustras eĉ profeto
en la ĉarma poemeto,
kiel per fantasta farĉo
sorĉe gustas ruĝa barĉo.

La ruĝon
oni devas blankigi
per la densa
kaj acida kremo.
Eĉ survoje,
dum la viva marŝo
ni kongruas ofte
kun ruĝaĵo.
Miksiĝas,
kiel en barĉo,
vino kun sango,
flamo kun aŭtunaĵo.
Ni daŭre restu
ĉe l’ festa tablo
ĝis kiam vundoj
ne estos temo.

Ni kuiras barĉon ruĝan,
burĝigitan kaj rifuĝan.
Barĉo estas aŭ sarmata,
aŭ nur proletariata.

Ofte flustras eĉ profeto
en la ĉarma poemeto,
kiel per fantasta farĉo
sorĉe gustas ruĝa barĉo.



Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 16an de marto 1995




Kantas la autoro




Barĉado