Portalo de Plezuro
     

Lupiro en Bastiono de Silento

Wolfgang Günther ...

... alie Lupiro el Anavalo & Kesado, kuracisto kaj poeto, kunfondinto de Nula Horo, fascinigas min per siaj fenomene alternativaj kaj ekologion subtenantaj kartegoj. Jen miaj versoj por Lupiro: 

Soneto pri la verda ludo

verduloj ne havas patenton
por verdo kaj ekologio
ilia ideologio
posedas internan fermenton

oni bezonas sentimenton
por ke agadi simpatie
ĉiujn verdigi multpartie
landon kaj tutan kontinenton

ideologia kodekso
fermas eblecojn por aliaj
kaj restas malsana komplekso

ideo ĉiam disvolviĝas 
helpas je vidpunktoj utilaj
eĉ se verke maltrankviliĝas

Jan Stanisław Skorupski 

Bastiono de Silento,
la 27an de marto 2004

danco ’03

ne diri, ne divi
semajnfine aŭ ne
& ne kio licas por nomo
eltere surteren
homoj epicentraj
movataj
dum tuŝa danco
eternero malŝarĝiĝas
bezoniĝa samkiel
en infanoj ludantaj
ĉiuj gradoj de libero
senkoste la kapo
senpage la koro
la nunaj revolucioj
volas la dancon
ne diri, ne divi
semajnfine aŭ ne
& ne kio licas por mono
eltere surteren
en Irano ili volas povi
danci & en somero
en sandaloj…

lak de 0-a horo
03-06-16




Invado de pegazoj
balado
de Jan Stanisław Skorupski
kun akompano
de Witold Czajkowski

 

Akra diskuto apud Bastiono de Silento inter Dieter Rooke kaj Lupiro

 

Letero de Lupiro el Anavalo kaj Kesado

Sonetoido*
nula horo 

la celo estas ke spontane
en la internacia lingvo
per la disvolvo de temaro
en grupo povu arton fari

oni markas la kriteriojn
multe artecan spontanecon
amikecon eble fratecon
en aktivado dokumenta

kun partopreno de publiko
tra vortoj al pentroartado
de muziko al senta moro

por lasi spurojn en memoro
kaj impresojn kopioformajn
kiuj povas reveni poste

de la katalogo germanlingva
esperantigis sonetoide
Jan Stanisław Skorupski
1987 documenta 8 Kassel
vidu www.skorupski.com/lustbarkeit.htm

*Sonetoido estas poemo devena de soneto, tamen sen rimo kaj sen ritmo – en prozo (ekz. en alia lingvo).

dadaido 

la germano vivanta 

konstante en Hispanio 

 okupata pri tekstoarto 

estas entute ideoplene 

praktikanta dadaisto 

dada migrada 

nula horo

JSS 

 

 

Letero de Wolfgang Günther

 

 

 

Interkultureco

 

 

La tipa letero de Lupiro

 

 

KIE NI DO ESTAS?

 

 

KIOMA NULO... DIETA?

 

 

Birdgripo - la unua bildkarto de Wolfgang Günther sendita per e-mail

 

 

InTeRKULtura POŜTaRTo?

 

 

 

 

organizi truojn

 

 

 

 

Botelletero

 

 

 

 

Bonsalute

 

 

 

 

nulhore

     

 

 

 

 

nulhore