Koncerto pri "polaj eventoj"...


1981
» 13.12.1981 - 13.12.2006 - 13.12.2011 ktp...

 


Polaj eventoj
 
Kio estas „polaj eventoj”, pri kiuj mi tre ofte
legas kaj aŭdas en Esperantio? Tio estas nur la eventoj de tiuj,
kiuj pri ili skribas aŭ parolas. Por Pollando kaj por poloj ili
havas neniun signifon. En la respektivaj tekstoj troviĝas personoj,
pri kiuj mi iam, precize - antaŭ 25 jaroj kaj iom poste, ne aŭdis
en la kunteksto de batalo kontraŭ la milita stato en Pollando.
Agado de Pola Esperanta-Asocio estis simile restriktita
kiel – ekzemple - agado de Asocio de Polaj Literatoroj kaj aliaj
grupiĝoj je intelekta karaktero, ĉar estis eldonita dekreto, kiu ĉiujn
aliajn leĝojn subigis al la pova leĝo pri la milita stato.
Restriktoj kontraŭ Pola Esperanto-Asocio tute ne atestas,
ke en tiu aŭ en alia grupiĝo estis geagantoj kontraŭ reĝimo,
inverse, en la malpermesita asocio kaj en la komisarita asocio
estis multaj apogantoj de la milita stato kaj de la totalisma
sistemo, kiuj ankaŭ nun agas en la grupiĝoj, kiuj senĉese
klaĉas pri tiu ĉi afero, eĉ se ili iam silentis.
Universala Esperanto-Asocio akceptis devige starigitan
komisaran estraron de Pola Esperanto-Asocio,
surbaze de sia iluzia neŭtraleco, sed kiam oni mortigas homojn, tiam
oni ne povas kaj eĉ ne rajtas esti neŭtrala, tiam oni devas esti morala.
En tiu ĉi periodo, pro supre menciitaj faktoj, mi ĉesis mian
membrecon de UEA.
Kelkaj aŭ eble eĉ pli da personoj volas esti herooj
surbaze de tiel nomitaj “polaj eventoj” per revenado al tempo,
en kiu ili estis tute pasivaj, alie, ili tiam zorgis nur pri sia ĉiutageco.
Herooj de tiama tempo estas nur tiuj, kiuj estis murditaj,
kiuj estis karcerigitaj aŭ vivis kaŝe, redaktante kaj presante subterajn
bultenojn, serĉitaj konstante de sekurserviluloj kaj aliaj ŝtataj agentoj.
Oni devas nepre aldoni, ke, krom tiuj rektaj batalantoj, estis tiam
milionoj da homoj solidaraj kaj ne nur en Pollando, sed sur la tuta
mondo, kaj dank’ al ili Solidareco venkis, inspirita antaŭe de papo
Johano Paŭlo la Dua: “Ne timiĝu!”.
En Esperantio estis ankaŭ homoj solidaraj. Mi rajtas pri tio diri, ĉar
mi iam provis geesperantistojn solidarigi, parte eĉ kun sukceso.
Revuo MONATO en marto 1982 aperigis mian alvokon
esperante en formo de anonco kaj jenaj esperantaj verkistoj okazis solidaraj:
Luis Beaucaire, Clelia Conterno Guglielminetti, Wolfgang Günther,
Maŭro Nervi kaj Richard Schulz per siaj verkoj, kaj Gerd Bussing,
Hermann Ebeling, Raimund Riedel, Ina kaj Hermann Tautorat per
tradukoj kaj per aliaj aktivecoj, ekzemple per gvidado de la spektakloj,
kun kiuj mi traveturis tra la okcidenta Eŭropo, ĉiam kun tre kora akcepto.
Ada Fighiera Sikorska solidariĝis per leteroj kaj per presado, kaj
Marjorie Boulton sendis poŝtkarton kun informo, ke ŝi solidariĝas
kun mi en la agado kaj kun ĉiuj, kiuj en Pollando suferas.
Krome mi ricevis ankaŭ plastikajn kaj muzikajn verkojn, kiuj estis
ekspoziciitaj en la galerio “sztuka polska” en Berlino kaj ankaŭ
en aliaj urboj, okaze de diversaj okazintaĵoj.
Post multaj jaroj mi tre volonte scius kion faras godoranaj
limpolicistoj, kiuj min, kaj ĉeokaze aliajn, kiuj kun mi veturadis,
ĉe la limoj ĉiufoje kelkajn horojn haltigis; kion faras la bulgaroj, kiuj volis malpermesi vendadon de miaj kasedoj, skribante oficialan proteston
dum la Universala Kongreso en Antverpeno kaj poste en Loveno;
kion faras agentoj, kiuj partoprenis dum Universala Kongreso
en Varsovio en la pentra agado de “nula horo” antaŭ Palaco de Kulturo?
Verŝajne ili ĉiuj skribas raportojn pri “polaj eventoj”…



Zuriko, la 26an de majo 2006