Soneto pri hundokaptistoj
nomiĝis li simple Ĉifono
mi sentis neniun rifuzon
kontraŭe nur lian akuzon
li similis al ĉiĉerono

laboris li en kredit-banko
precize "Ĝiro-Credit'" kun "Go"
kaj kompreneble ankaŭ kun "Co"
eĉ "vic-o" laŭ nigro sur blanko

ekkonis mi lin en kafejo
kun la eks-pseŭdo-diplomato
kiu diris pri la hundejo

ĉar li estis hundokaptisto
mi perdis ion de formato
plua daŭro jam kun krakisto
Zuriko, la 14an de januaro 1995