Soneto por priskribi vintron
kiu ŝatas vintrajn veterojn 
kiu ŝatas knarantan neĝon 
kiu ŝatas prujnitan heĝon 
kiu ŝatas frostajn severojn 

je ĝusta tempo ĉio plaĉas 
al ni kaj ni fartas kuraĝe 
dum vintro agadas damaĝe 
ni pri tiu damaĝo klaĉas 

ĉu ni por printempo sopirus 
sen tiu ĉi maloportuno 
verŝajne nenion ni dirus 

nature ĉiu jarsezono 
ankaŭ somero kaj aŭtuno 
estas por ni nepra bezono
Zuriko, la 2an de januaro 1995