Soneto memore pri Ada
iru al la biblioteko
kaj petu pri via gazeto
ekestos la tutmonda reto
por ĉiuj legantoj "heŭreko!"
 
ie ajn ekzistas revuoj
tuj servoj fariĝas perfektaj
kaj restas afable korektaj
bibliotekistaj kongruoj

problemo ja estas abonoj
por tiu sukceso mi trinkis
aliĝis kelkaj milionoj

en sonĝo alvenis koboldo
per pepo ordone konvinkis
kie kuŝas via "Heroldo"
Zuriko, la 26an de januaro 1995