Soneto pri tufkoterio
en klubo ĉe la pola limo
poeto kaj ŝtat-prominentoj
nebule lunaj ornamentoj
la fono de l' pejzaĝ-animo

du mondoj - plastika kutima
unua - avanc-direktoro
en dua - esting-reflektoro
kaj ĉefo de servo intima

plumtufo - legom-dirigento
perdiĝis en la galerio
artistoj fraŭlino agento

neniam mi poste renkontis
tiel multe da koterio
survoje mi ofte ja hontis
Zuriko, la 3an de januaro 1995