Soneto pri MI post genŝanĝo
MI skribas pri MI kaj por MIA
komplete kaŝita persono
kovrita per propra pardono
de SIA saĝeco nenia

pro fosado en miaj genoj
kvankam nur per la simplaj vortoj
mi montros kiuj pro la sortoj
fariĝos hundoj aŭ hienoj

kun genŝanĝado venos ĝenoj
nek estos strigoj nek ĉevaloj
malutiliĝos la refrenoj

leono murdos ne gazelon
sed elefanton - el ŝtonvaloj
homoj forflugos en ĉielon
Zuriko, la 4an de januaro 1995