Soneto pri iu unua
iu ŝanĝis ter-sun-rezulton
iu lampe lumigis muron
iu kafe gustis miksturon
iu batis unue frunton

iu skribis konstitucion
iu fondis eduk-oficon
iu kreis radian licon
iu tute ne sentis scion

iu venkis pra-oceanon
iu faris aventurismon
iu iun skribas peanon

iu krucos kun kapr' kamelon
iu bredos nov-aŭgurismon
iu trovos sisteman celon
Zuriko, la 9an de januaro 1995