Soneto pri lingvokontento
konvinkiĝu KARA VERKISTO
en lingvo de ĉiuj mi skribas
subtilon trankvilon sent' tribas
kaj frue mi estis stultisto

mi ĵuras ke la kontentiĝo
permesas la mondon akiri
kompreni la homojn kaj spiri
per la artista mempleniĝo

ne tradukist' sed mi decidas
pri vortkoloro kaj abstrakto
prenita de la kosma ŝoko

per polemiko mi avidas
eĉ nur por atrakcia trakto
rido embuskas kontraŭ moko
Zuriko, la 1an de oktobro 1995