Soneto pri fantazimanko
mizera vortaro de arto
"art'" "grafik'" "skulptaĵoj" kaj "bildoj"
konataj vort-uzoj sur ŝildoj
la samaj priskriboj en karto

signifas precize nenion
ĉar ĉiam mi trafas informon
kaj vidas kadukan misformon
subskribo certigas manion

mentale novonda sistemo
karegaj skulptisto-pentristoj
subtilojn enhavas poemo

argumentas vi per kondenso
profitas nur tombofosistoj
saniĝu laŭ propra pripenso
Zuriko, la 10an de oktobro 1995