Soneto antipopolisma
la majstro brilis sur ekrano
Malnovurbo de Varsovio
ĉu grotesko aŭ ironio
mi certas ke estas satano

ofte l' germana televido
kalumnias Pollandon pole
kun poloj sprite kaj petole
obskure rafina perfido

iru al arkiv' redaktoro
legu vortaron pri verkistoj
por kio vi estas mentoro

aŭtoraj vesperoj kaj logoj
flataĉad' de l' mutaj naŭzistoj
aranĝitaj per la mensogoj
Zuriko, la 18an de oktobro 1995