Soneto fratinonasktage
la ecojn virinajn kompreni
certigi de for proksimecon
grandigi alian gravecon
mi provos la pezon elteni

okazis festega edziĝo
post jaro naskiĝis la filo
bedaŭre jam kun maltrankvilo
ĉar frue ekestis disiĝo

denove la nupto - naskiĝis
la pulpa filino kun vervo
kaj tuj optimismo vekiĝis

vagadas la filo (jam dua)
la edzo ŝercante per servo
"problemoj - afero enua"
Zuriko, la 26an de oktobro 1995