Soneto pri Ĉeĥo kaj Leĥo
Konstancon timege mi vidas
ĉar Huso bruliĝis ĉe lago
ĉe sankta Vaclavo en Prago
alie - senĉese mi ridas

revenadas al ni feŭdaloj
la ŝtipoj flamadas sen homoj
ekrostas tentantaj fantomoj
senbrulaj grund-materialoj

kun ĉeĥoj pro ĉarm' al Ĝenevo
de dramo al fars-komedio
kanzone fermiĝis la revo

ni ŝanĝu nun Leĥon je Ĉeĥo
anoncis ĵurnala medio
nur eĥo amuzas sen Leĥo
Zuriko, la 5an de oktobro 1995