Soneto denove kun ruso
l' ruso el Samaro obstinas
kun granda asisto alvenis
ridetis strange kaj subtenis
metodon kiu ne estimas

mi aŭdis "donu la paperon"
respondo - "estas multekosta"
mieno fariĝis komposta
montrante gulagan toleron

spirito rusa reviviĝis
krom li foriris malkontenta
koreco plene aktiviĝis

ĉu donos mi al li polison
je pruvo plene dokumenta?
mi faros iun kompromison
Zuriko, la 7an de oktobro 1995