Soneto pri ĉiuj sanktuloj
nur unu aksiomo certas
ke ni mortos kaj ne plu diros
"ni ĝoju ĝis kiam ni spiros"
la saĝon eĉ kanto desertas

sufokas homojn dioksido
por ĉiuj procezo normala
sed tamen vizio fatala
devenas de nia misvido

kandelon bruligu pro tio
ke certe fisias atomojn
spirito el purgatorio

preĝante al ĉiuj sanktuloj
oferu mortigajn simptomojn
por ĉiuj militaj krimuloj
Zuriko, la 1an de novembro 1995